7 Literoj estas socia vortludo por Androido kaj retumiloj. Ludu kaj babilu interrete!

Akiri
Telefono kaj tabulkomputilo
Elŝutu la Androidan aplikaĵon el la Play Store
Ludu surretumile

Trajtoj

Superrigardo de 7 literoj.

Kvazaŭ Skrablo

Ege similas al la fama vortludo "Skrablo". Se vi jam scias ludi Skablon, vi fakte scias kiel ludi 7 Literojn.

Senpaga, senreklama

Tute senkosta kaj ne enhavas reklamojn.

Trankvila ludsperto

Malrapida ritmo ebligas vin ludi kiam vi havas 2 aŭ 3 minutojn tage.

PIV integrado

Helpas vin lerni novajn vortojn, dank' al integrado de la plej fama vortaro de Esperanto.

Babili

Havu novajn amikojn babilante kun kontraŭuloj.

Por ĉiuj

Taŭgas ambaŭ al spertuloj kaj komencantoj de esperanto, ambaŭ al kreskuloj kaj junuloj.

Ekrankopioj

Ekrankopioj el vera uzado de la aplikaĵo.

Plej oftaj demandoj

Jen estas pli da informo pri 7 literoj.


Ĉu 7 literoj estas uzebla sur IOS (iPhono kaj iPado)?

Bedaŭrinde, nune ne ekzistas IOS aplikaĵo. La retumila versio de la aplikaĵo funkcias sur IOSa retumilo (Safari) sed oni ne ricevas sciigojn.

Ĉu mi povas ludi sole aŭ kun pli ol 1 kontraŭuloj?

7 literoj estas nur por 2 ludantoj. Aldone, ne eblas ludi unuope ĉar la aplikaĵo ne havas komputilajn ludantojn (arterfaritan inteligencon).

Kiel mi ludas kun aliaj, kaj kun miaj amikoj?

Vi havas du opciojn: Invitu amikon uzante lian uzantnomon aŭ lasu la aplikaĵon parigi vin kun hazarda ludanto. Por inviti amikojn vi devas scii iliajn uzantnomojn. Kiam kontraŭulo akceptas vian ludpeton la ludo aŭtomate komenciĝas kaj vi ricevas sciigon.

Ĉu ĉiuj elpensitaj vortoj validas?

Ne. Ĉiu vorto skribita estas kontrolita kontraŭ PIV, do nur vortoj kiuj troviĝas ĉe PIV povas esti skribitaj. La kreanto de ĉiu ludo decidas se radikaj formoj de vortoj iĝos validaj aŭ ne. Se "radiko sufiĉas" opcio estas enŝaltita, la aplikaĵo akceptas "kat", "nigr", "manĝ" ktp kiel validaj vortoj.

Kiom longa ludo daŭras?

Tio dependas de kiel rapide la ludantoj ludas. Du rapiraj ludantoj povas fini ludon en nur 1 horo. Sed normale ludoj finiĝas en 1 - 3 tagoj. Ĉiu ludanto havas 72 horojn fari sian movon. Do, kiam ambaŭ ludantoj libere uzas sian tempon ludoj daŭros pli longe.

Mi estas komencanto, ĉu 7 literoj estas tro malfacila por mi?

Tute ne! Malkiel Skrablo, en 7 literoj estas tute permesite provi skribi vortojn kaj la aplikaĵo ne punas vin por nevalidaj vortoj. Se vorto ne validas la aplikaĵo ne akceptas la vorton sed la vico ne pasos, do vi havas ŝancon provi ĝis kiam la vorton akceptas la programaro.